Home / Fajrilo
Sur la granda vojo marŝis soldato, ĉar li estis antaŭe en milito, sed nun li iris hejmen. Jen li renkontis sur la vojo maljunan virinon; ŝi estis terure malbela. Ŝi diris : "Bonan tagon, soldato! Kian belan sabron kaj grandan tornistron vi havas! Vi estas vera soldato! Nun vi ricevos tiom multe da mono, kiom vi volas havi..."